Diskuto:Niĵnegorskio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam la referenca esperantlingva "poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapoj 15 kaj 17 esperantigas la urbon Niĵnegorskio - kun finaj vokaloj i kaj o, kiel Nagario kaj Origamio, tute sendepende de tio ke iuj unuopaj esperantistoj tute subjektive ne ŝatas finaĵojn -io. Do necesas la titolon de la senreferenca, simple elpensita nomo "Niĵnegorsko" movi al la referencita titolo "Niĵnegorskio". Kaj tiom pezan longan titolon "Niĵnegorsko (Niĵnegorska distrikto, Krimeo)" ankaŭ neniu bezonas. Titoloj ne estu sennecese komplikaj: "Niĵnegorskio" tute sufiĉas laŭ la momenta stato. ThomasPusch (diskuto) 22:47, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]