Diskuto:Nurago

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo "Nurage" sen "h" tute misas. Estas kiel indikas la unua frazo de la teksto "Nuraghe aŭ esperantigite Nuragoj estas ...".

Do aŭ povas esti ekzemple fremdlingva titolo "Nuraghe" en la itala, kun "h", aŭ esperanta titolo "Nurago"' aŭ "Nuragoj" (kutime e-lingvaj vikipediaj titoloj pri bazaj konceptoj estas en singularo, tial "Nurago") en Esperanto. Ĉar la tuta teksto estas en Esperanto, esperanta titolo pli konvenas, ankaŭ pro tio ke la homoj de la nuraga civilizo tute ne parolis la italan, ankaŭ ne la grekoj kaj romianoj, kiuj unuafoje skribe dokumentigis ilin, kaj eĉ nun en Sardio la lokuloj ne nur parolas la italan, sed ankaŭ la sardan lingvon. Ĉu do eventula fremdlingva nomo estu en la greka aŭ latina aŭ itala aŭ sarda?? Esperanta titolo pli simplas kaj pli konvenas, sed en Esperanto "nurage" estus adverbo, kaj adverba titolo estus tute mallogika... Do "Nurago". ThomasPusch (diskuto) 13:14, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]