Diskuto:Okcidenta Bengalio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la PIV de 1970 la historia lando (=Okcidenta Bengalio+Bangladeŝo) nomiĝis Bengalo, la loĝantoj bengalanoj, kaj koresponde la subŝtato estis Okcident-Bengalo aŭ Okcidenta Bengalo. Laŭ la NPIV de 2002 tamen la historia lando ŝanĝiĝis al nomo Bengalio, la loĝantoj sekve estas bengaloj, kaj rezulte la subŝtato estas Okcident-Bengalio aŭ Okcidenta Bengalio. En iuj kazoj la ŝanĝoj de PIV al NPIV en Vikipedio ne estas observataj, se estas bone referencitaj dokumentaj fontoj ke la normala esperantlingva lingvouzo plu konsideras la antaŭan vortumon. Ĉi tie tia argumentado ne estas, kaj en tiu kazo sencas adapti la lingvaĵon al la stato de 2002, despli ke la historia artikolo Bengalio uzas la novan formon, kaj ankaŭ aliaj vikipediaj paĝoj faras. ThomasPusch (diskuto) 17:34, 8 Mar. 2016 (UTC)