Diskuto:Ordena fratino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se por tiuj ĉi virinoj estas en Eo alia nomo, bv alinomi. Dankon. Kerio 08:01, 23. Okt 2008 (UTC)

Mi dubas pri la taŭgeco de la nomo Ordenulino anstataŭ Monaĥino, kio tamen jam ekzistis, sed nur kiel alidirektilo al Monaĥo. Do oni povas repreni la nomon kaj alinomi la artikolon laŭ monaĥino, kio estas termino multe pli uzata kaj komprenata en Esperanto. Krome mi ege dubas pri la taŭgeco de la vorto membrino, ĉar membro estas (laŭ PIV) aĵo, tio estas ano aŭ ero, kaj oni ne diras anino nek erino, ĉar membroj, anoj aŭ eroj ne havas sekson.--kani 19:25, 23. Okt 2008 (UTC)
Saluton Kani, mi ĝojas, ke iu reagis al tiu titolo, ĉar mi vere ne scias, kiel titoli la paĝon. Mi iom aldonis al la paĝo pri monaĥino. Ankaŭ mi trovis paĝon kun titolo ordino, kio almenaŭ iel responas al la ĉeĥa cs:Řehole, do tiuj virinoj eble devus nomiĝi ordinulinoj, kies ekvivalento en la angla estus en:Nun kaj cs:Řeholnice. Eble estus bone preni latinan vorton, laŭ kiu ilia nomo estas kreita - regula, kaj uzi regulino. Certe estus bone, se ankoraŭ iu plua dirus sian opinion.
Rilate al vorto membrino. Laŭ PIV membro estas: 1) ĉiu el tiuj kvar moveblaj elstaraĵoj de la korpo ĉe homo kaj ceteraj vertebruloj, kiuj estas kunigitaj kun la trunko per artiko; 2) Movilo de anelidoj kaj artropodoj; 3) ĉiu movebla parto de la korpo, escepte de la kapo; 4) ano de societo, partio, familio, eklezio ks.; 5) aparta, necesa difinita ero de tutaĵo. Tiom PIV. Do, laŭ punkto kvar eblas uzi virinan formon kun -ino por membro, tiel estiĝas membrino. Salutas Kerio 07:06, 24. Okt 2008 (UTC)

Ĝustas ke fakte estas signifa diferenco inter monaĥino kaj ordena fratino, kaj laŭ rapida trarigardo ŝajnas al mi ke nun nur la e-lingva kaj germanlingva vikipedioj konsideras tion per du artikoloj. Sed la intervikiaj ligiloj miksiĝis (sendube pro la fakto ke en multaj naciaj lingvoj, kaj en multaj nacilingvaj vikipedioj, ne estas tiom ekzakta diferencigo). La vorto "Nonne" en la germana, franca kaj la skandinaviaj lingvoj kaj same la variaĵo "nun" en la angla havas la signifon "monaĥino" (estas la virina formo de origina latina termino "nonnus": "monaĥo" aŭ "respektinda maljunulo"). Do bonas ligi la artikolon "monaĥino" al teksto "Nonne"/"nun" (Q191808) kaj la artikolon "ordena fratino" al la germana teksto "Ordensschwester" (kiu eĉ ankoraŭ ne havas intervikian kodon), kaj ne kunfandi la du e-lingvajn tekstojn al unu. Iom da konfuzo eĉ poste restos, ĉar daŭre alilingvaj tekstoj konfuzos la du temojn (ekzemple la nederlanda teksto parolas pri "moniale, non, zuster of kloosterzuster [monaĥino, monaĥino, fratino aŭ monaĥeja fratino]" ... kun noto ke en protestantisma Nederlando la vorto "non" havas negativan konotacion, dum en katolika Flandrio ĝi estas sen tia konotacio, sed konfuzi la du konceptojn nur malperfekte kaj fuŝe duonkaŝas la kontraŭkatolikan negativan konotacion de la lingvouzo en Nederlando). Sed pri la nederlandlingva vikipedio zorgu ties denaskuloj, pri katolikaj temoj plej bone homoj neŭtralaj aŭ fakaj pri katolikismo, ne ofendaj, pri alilingvaj tekstoj same ties redaktantoj: al la esperantlingvaj vikipedianoj sufiĉas ordigi la esperantlingvajn tekstojn. ThomasPusch (diskuto) 20:57, 30 Okt. 2015 (UTC)