Diskuto:Orienta Timoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La bildo aperas kiel ligilo -- :)


Mi ne scias kiel traduki Tetum. Laŭ mia kompreno, m nur montras nazaligo de u en la portugala versio. -- :)

Esperanto ne havas nazajn vokalojn. Tial konvenas Esperantigi laŭ la skribo: la Tetuma (lingvo). Tiun nomon mi jam havas en mia paĝaro pri landoj kaj lingvoj: http://www.bertilow.com/lanlin Bertilow 14:04, 31. Maj 2003 (UTC)
Mi foliumis "The Lonely Planet East Timor Phrasebook" kaj estas klarigo pri la lingvonomo, kiun mi memoras nebule. Ŝajne, angle oni uzas Tetum sed en iu alia lingvo ĝi estas tamen Tetun. (Tetum 1- Tetun 2 en [[1]]). Ajnmaniere, mi ne certas ĉu Tetum estis la nomo de iu lando aŭ nur de la lingvo kio permesus tetumo. Laŭ Google, oni uzas nur tetuma lingvo sed plejo da ekzemploj estas en Vikipedio mem. -- vikipediisto :) 01:31, 1 jun. 2003‎ (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: @Tlustulimu: Mi ĵus volis kanaligi vian atenton ĉi tien al la stranga duobla informkesto, kaj Tlustulimu jam reduktis ĝin al principe unu kesto, divenante mian penson. Tio ĝuste estis mia peto. Jam ke ne plu stulte aperas dufoje la sama ŝtata flago kaj ŝtata blazono, estas bona paŝo antaŭen. Tamen mi petus ankoraŭ pripensi ĉu ne eblus redukti la du informkestajn indikojn pri areo kaj loĝantaro al unu. Mi ĵus elprovis simple en la supra parto forigi la indikojn, tiam restas dufoje la sama nombro de loĝantoj, jam pli unuece, sed ĉu eble ankoraŭ eblas redukti la informon al entute unu indiko? ThomasPusch (diskuto) 17:30, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas, mi kunsentas kaj konsentas kun via vidpunkto. Amike Sj1mor (diskuto) 17:33, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Mi aldonis iom da kodo al {{informkesto lando}}, por povi kaŝi la informon pri loĝantaro. Tio jam funkcias en la artikolo. Simila aldono necesus, se iu foje havus la ideon preni la informon pri "areo" el la rilata Vikidatuma ero. Nun sufiĉas por tio malplena aŭ forestanta parametro "areo". --Tlustulimu (diskuto) 17:43, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]