Diskuto:Orientismo (ideologio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

laŭ PIV orientalismo!

---

Sed kiel oni analizu tian vorton? Ĉu oriental- + -ist-? Aŭ ĉu orient- + -al- + -ist? Refoje temas pri malvikia francismo/eŭropismo (io cetere tre konvena al orientismo!). Fakte, la nocio oriento mem estas misgvida: kion ĝi signifas? jc

Se ne trompas min miaj okuloj, la artikolo temas ne pri orient(al)ismo, sed pri mitoj pri la araba mondo; do kial ne uzi tiun titolon ? Mo

araba ne egalas al islama[redakti fonton]

Ne. Temas pri io multe pli ĝenerala. Orientismaj pensŝablonoj helpis ankaŭ la britan koloniadon de Barato kiu, unue, ne estas araba lando, kaj due, ne ĉie estas islama. La vorton orientismo ne lanĉis mi en esperanto, sed Said en la angla, kaj ĝi disvastiĝis ĉien. -- jc

Sekve arabaestas ne taŭga, sed ĉu taŭgas orientismo? Kio devigas nin papage imiti la vorton, kiun unu libroaŭtoro (eĉ se la libro estas supozeble bonega) elektis en la angla lingvo. Surprize estas, ke ĝuste la difino en la anglalingva vikio pli proksimas al tio, kion ĝenerale komprenigas la vorto orientismo en Esperanto,

Orientalism is the study of Near and Far Eastern societies and cultures, by Westerners.

ol

Orientismo, nomata ankaŭ orientalismo, estas aro aŭ sistemo da missupozoj subkuŝantaj en la diroj kaj agoj de t.n. Okcidento vidalvide al t.n. Oriento.

Bone ke "t.n" atentigas, ke la (mis)uzo de oriento kaj okcidento estas ekzemplo de eŭropcentrismo.

Mo

pri -ism-[redakti fonton]

Kiel prave atentigas Bertilo WENNERGREN en sia superbonega PMEG ([[1]]), la signifo de '-ism-' tre varias laŭ la vorto, kiun ĝi sekvas. En kelkaj vortoj, kiel rasismo, masklismo, aĝismo k.s., ĝi signifas diskriminacian ideologion aŭ mondkoncepton. Same ĉe 'orientismo': oni traktas alie certan homon, ĉar oni konceptas lin 'orienta' aŭ 'orientano', kion ajn tio entute signifus. Rezulte oni konkludas, ke, ĉar tiaj homoj laŭnature/laŭkulture/laŭtradicie ne kapablas regi sin mem, oni prefere regu ilin anstataŭe. Kaj simile. Kvankam la vorto originas el la orientismo de pasintaj jarcentoj kaj kvankam nuntempe oni ne tiom multe uzas la vorton 'oriento' mem en ĉi tiaj sintenoj, la fenomeno restas aktuala; simile, ke nuntempe preskaŭ neniu aŭdacas paroli aperte pri rasoj ne signifas, ke rasismo malaperis. - jc [ĉu enmeti ĉi tion en la artikolon 'orientismo' mem?

orientismo – orientalismo[redakti fonton]

En la artikolo legeblas jena averto: "Kvankam tia konfuzo ekzistas en multaj lingvoj, oni ne konfuzu ĝin kun la orientalismo de orientalistoj."

Tamen, Edward Said kritikas ja la orientalismon de la orientalistoj, ĉu ne? Do, ne temas pri konfuzo, sed pri ĝusta vortumo laŭ la intenco de Said. Tial la vorto orientalismo en PIV eble pli trafas ol la ĉi tie uzata novvorto orientismo. --Dirk Bindmann (diskuto) 20:14, 5 Sep. 2014 (UTC)