Diskuto:Paco Ŝako

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aŭtoro Felix Albers ĝis la stato de aŭtuno 2023 ne eblas akiri pli da informo en la reto, ol ke li iniciatis tiun alternativan ludon, evidente laŭ liaj filmoj klare estas vira nederlandano el Hago, kiu en unu filmo diras ke li havas filon. Sen pliaj biografiaj informoj ne sencas krei vikipedian paĝon pri li, kaj sekve en neniu lingvoversio estas tia paĝo, eĉ ne estas plej baza ero en vikidatumoj. En tia situacio ruĝa ligilo pri "baldaŭ atendebla paĝo" ne sencas, ĉar nenio atendeblas! ThomasPusch (diskuto) 18:03, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Se oni absolute detale tralegas la instagram-kontribuojn, eblas ankoraŭ ekscii ke pli aĝa filo, naskita proksimume en 2010, estas Jairo, [1], pli juna filo, naskita en 2016, nomiĝas Kieron [2][3], kaj ankoraŭ pli juna filino, naskita en februaro 2017, nomiĝas formale Elsa (voknome Sansa).[4] Sed tio tamen ne sufiĉas por kompleta biografio, kvankam, se oni plu detale legas la priskribojn de la fotoj, oni ankoraŭ povus legi pliajn malkovrojn pri lia vivo... TP
  1. Jairo
  2. Kieran1
  3. Kieran2
  4. Sansa