Diskuto:Perla Martinelli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne ŝia unua edzo estis Aldo de Giorgi? Se jes, ni menciu tion. Kriĉjo 11:29, 12. Mar 2003 (UTC)

Jes estas sciate : Aldo de Giorgi sufiĉe laŭte sciigas kiel li taksas tion kion li konsideras kiel perfidoj de PM kaj de GS. Tamen temas pri ŝia privata vivo. Ĉu Vikio enmiksiĝu en privatajn aferojn ? Vikio restu neŭtrala tereno de faktoj kun publika intereso. ---Arno
  • Nu, mi neniam aŭdis pri la plendoj de Giorgi. Ĉiukaze, ni CERTE devus meti faktojn pri gravuloj. Ĉiu ajn enciklopedio enhavas informojn pri la intrigoj de la vivoj de gravuloj, ĉar ofte tiuj intrigoj influas ties laboron. Eĉ kiam edzino aŭ edzo preskaŭ ne estis granda influo sur ies privata vivo, li aŭ ŝi estas tamen menciita simple ĉar estas baza parto de biografio. Vikipedio ne estu flava gazeto, certe, sed ni menciu edzojn kaj edzinojn. -Kriĉjo


Ni estas studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion lau kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio. (el Torino, 13.III.2003)

Pro la supra konsidero ni forigis la laste aldonitan alineon, kiu estas superflua kaj el biografia kaj el literaturscienca vidpunktoj. (el Torino, 13.III.2003)

Vikipedio enhavas faktojn. Mi opinias ke se vi povas pruvi ke la aferoj menciitaj de Kriĉjo ne estas faktoj (ne estas veraj), tiam ni forigu ilin. Mi ne ŝatas ke oni cenzuri artikolojn en Vikipedio. Ankaŭ, se vi estas studantoj de klaso, estas multe pli profesia ensaluti! Akceptu la tutan respondecon por viaj forigoj. Forigoj de sennomaj homoj ofte estas traktitaj kiel vandalismoj kaj literscience oni ne kaŝas sian nomon kiam oni redaktas. --Chuck SMITH

La principo verki biogramon estas, ke ĝi devas enhavi tion, kio efektive gravas biografie kaj literaturscience pri la koncernata aŭtoro. Kongruas kun tiu principo la fakto, ke mencio pri Paula Maerthi (pseŭdonimo de Aldo de' Giorgi laŭ supraj asertoj) aperu eventuale aliloke, sed ne en la biogramo de Martinelli. Dankon pro via atento. (Kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Torina universitato)

  • Nenie supre mi vidas aserton ke de' Giorgi verkis "La manto". Fakte, dum la jaroj mi jam aŭdis pri almenaŭ kvar kandidatoj por tiu mistera verkisto. De' Giorgi mem neis ke li verkis la libron. Ĉiukaze La manto estas publike videbla reago al la laboro de Perla MARTINELLI, kaj tial menciiendas en biografio pri ŝi. Kritikoj de aŭtoroj nepras por certigi neŭtralan vidpuntkon kaj la faktamasecon de Vikipedio.

La interna frontispico de la libro indikas, ke la personoj estas tute fantaziaj. Deklarinte en enciklopedio, ke temas pri s–ino Martinelli, vi fariĝas responsa pri la deliktoj de kalumnio kaj damaĝo al la bildo de la koncernata. Subskribas: Giorgio Silfer


Mi jam forigis la mencion de La manto, sed intencas reverki ĝin kaj baldaŭ remeti. Necesas iri al aliaj Vikipedioj kaj ekscii, kiel ili traktas romans a clef. Eĉ se la fontispico de la libro indikas ke estas fantaziaj, ja multege da legintoj ne kredas je tio. Ĉiuj recenzoj de la libro traktis ĝin kiel ŝlosilromanon. Goncalo NEVES kredis ke la verkinto estis eĉ Martinelli. Ni tie ĉi devas meti faktojn, do ni ne diru ke la libro estas certcerte pri Martinelli. Tamen, estas ja fakto ke la E-komunumo interpretis ĝin tiel. Kriĉjo 12:15, 16. Mar 2003 (UTC)


La "recenzo" de Neves kauzis plurajn protestajn demisiojn el la redakcio de "Monato", interalie de William Auld, literatura redaktoro. Ne estas fakto, "ke la E-komunumo interpretis ghin tiel," sed ke la homoj kiaj vi interpretis ghin tiel, kaj volas disvastigi tiun kalumnian interpreton. Subskribas: Giorgio Silfer


"Pluraj protestaj demisioj" sendube estas Pluralis Majestatis de s-ro Silfer. Efektive unu persono demisiis en tiu jaro 1998, nome William Auld, sen "inter alie". PaulP 11:41, 19. Jun 2006 (UTC)