Diskuto:Permjo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cetere laŭ Esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj la urbonomon oni esperantlingve latinalfabetigus nur "Perm", ne "Permj", do esperantigo, por kiu skriba(j) ekstera(j) referenco(j) bonvenus, estus Permo, ne "Permjo". Tiel estas laŭ la esperantaj vikipediaj konvencioj. Do la ligata teksto Perma Esperanto-klubo uzas bonan formon, la urba teksto Permjo ankoraŭ uzas evitindan. ThomasPusch (diskuto) 10:01, 15 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi samopinias. Ni ja ne skribas Kazanj, Tjumenj, Rjazanj, Astraĥanj ks. Mi aldonu ke respektiva geologia epoko en la Kondratjev-vortaro nomiĝas permio. RG72 (diskuto) 10:46, 15 feb. 2024 (UTC)[Respondi]