Diskuto:Pitagora filozofia skolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi supozas, ke la esperanta ekvivalento de tiu vorto estus akusmatiko, ĉar oŭ en la franca aŭ en la greka devenas u.--kani 16:21, 6. Aŭg 2008 (UTC)

Ankaŭ al mi ŝajnas pli bona la formo "akusmatiko", kiel alie en "akustiko", sed mi trovis vorton "akoŭsmatiko" jam en uzo.Roberto 17:06, 6. Aŭg 2008 (UTC)
Oni povas mencii la formon «akoŭsmatiko» kiel atestitan varianton, tamen laŭ mi ĝi estas nepre evitinda. Ĝi estas mistransskribo de la vorto greka (greke ου = u, ekz‑e Μοῦσαι estas Muzoj, ne Moŭsaj); kaj en Esperanto la diftongo /oŭ/ estas evitenda, ĉar en ties fonologia sistemo ekzistas nur /aŭ/ kaj /eŭ/ (tial "poŭpo"n oni anstataŭigas per la pli laŭsistema "pobo"). Por mi «akoŭsmatiko» aspektas kiel malesperanteca malkleraĵo.--Sergio (diskuto) 05:03, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]