Diskuto:Pola aŭtovojo A6

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne komprenas la frazon "Nuntempe ĝi estas unua aŭtovojo kiu estas kunigita kun eŭropa sistemo de ŝoseoj." En tiu laŭvorta formo ĝi tute ne donas sencon: el kio konsistu la "eŭropa sistemo de ŝoseoj", se ne el aŭtovojoj kaj aliaj rapidvojoj? Se eĉ se oni supozas ke la frazon verkis polo, por kiu Pollando estas la tuta mondo, kaj vere la redaktinto celis la frazon "Nuntempe ĝi estas unua pola aŭtovojo kiu estas kunigita kun eŭropa sistemo de ŝoseoj", tiu frazo ne ĝustas. Mi facile povas listigi tutan manplenon da eŭropaj ŝoseoj kiuj vojas tra Pollando. Mi ne scias ĉu eble la pola aŭtovojo A6 iam ajn estis la unua pola vojo kiu iĝis parto de la "eŭropa sistemo de ŝoseoj", sed ĉiukaze nun la frazo neniel plu ĝustas. Mi elprenas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 21:48, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]