Diskuto:Politiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensis, ke en tiu rubriko estos ligoj al ĉiuj politikaj partioj , pri kiuj jam ekstis artikolon, sed ne ! Ligoj kaj ordigoj farendas; Kial ne almenaŭ liston laŭalfabete, aŭ pli bone, ĉar iam estos multega, listoj unue laŭ landoj, aŭ laŭ tendencoj (sed eble tio estos pli malfacila kaj estigos polemikoj pri kie ordigi tiun aŭ tiun!) Mi scias ke jam ekzista artikoloj pri laboristapartio de britio, la konservismaj, ktp, sed ilin mi ne vidas tie. Ktp Mi esperas, ke oni povas fari ili aŭtomate, ĉar kiel scii kiuj artikoloj pri politikaj partioj, (kaj pri politkistoj, ankaŭ tio endas!) jam ekzistas en la Vikipedio ??

Eliott

Hej ! Eliott ! Kuraĝon ! Neniu aŭtomato povas anstataŭigi homan redaktan laboron, precipe kiam pri temas pri homa scienco kia politiko. Ne forgesu ke Vikipedio estas multlingva kaj ke ĉio kio mankas en la esperanto-versio eble jam ekzistas en iu alia lingvo. Rigardu la anglan germanan kaj francan vikipediojn kiuj estas jam pli disvolvitaj ol la esperanta kaj inspiriĝu de ili por redakti, organizi artikolojn kaj subartikolojn, ligojn, rubrikojn "Vidu ankaŭ", ktp. Tio validas pri Politiko kiel pri aliaj temoj. Ekzemple mi kunligis la diverslingvajn artikolojn pri Trockismo (de en eo fr ja nl) : la franca kaj la esperanta tute ne estis ligitaj. La franca kaj al angla estas jam sufiĉe amplekse redaktitaj. Tio estas la vikipedia vojo : ankoraŭ granda laboro farendas ! Arno Lagrange 10:08, 14. Jan 2004 (UTC)

La politika scienco kaj la politika arto havas malsamajn artikolojn en de: (de:Politikwissenschaft, de:Politik), en: (en:Political science, en:Politics), et:(et:Politoloogia, et:Poliitika) ... Andres 03:23, 4. Sep 2004 (UTC)

Aparta titolo "publika politiko"[redakti fonton]

Mi en alia teksto forigis la ruĝan ligilon publika politiko kaj anstataŭigis ĝin per simpla politiko: kvankam eblas nacilingve elpensi apartan difinon por "publika politiko" (d:Q546113), tiu nomigo en Esperanto ne kutimas - laŭprincipe ĉiu politiko estas publika, mi entute ne konas "privatan politikon". Tamen, se iu emas krei novan artikolon laŭ la diverslingvaj paĝoj ligitaj en d:Q546113, tiu teksto kompreneble estos bonvena. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]