Diskuto:Pontrieux

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun la paĝo jam aspektas pli bone. Tamen estas ankoraŭ multaj dubindaj ruĝaj ligiloj. Ekzemple mi jam trovis misan ligilon pieto, kiu fakte devas esti pietato (tipo de artaĵo). Ligilo al fervoja linio inter Guingamp kaj Paimpol sencas nur tiam, kiam oni mem volas fari tian artikolon - ĉar neniel ĉiuj lokaj fervojaj linioj havas propran artikolon. Mi certas ke por la mise ruĝa ligilo florantaj urboj kaj vilaĝoj ie en vikipedio ekzistas ekzistanta artikolo, kaj certas ankaŭ ke ekzistas ekstera ligilo - la eksteran ligilon mi ankorau povas trovi, kaj enmeti ankaŭ en vikidatumaron. Sed krome mi simple alvokas esti pli zorga en metado de ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 10:48, 11 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Nu, mi trovis retejon www.pontrieux.bzh/, kiu tamen momente (ĝis kiam?) ne funkcias kaj estas konstruejo. Tiu ligilo ne multe helpas, sed mi tamen esperas ke la konstruaj laboroj tie baldaŭ finiĝos... ThomasPusch (diskuto) 10:51, 11 sep. 2023 (UTC)[Respondi]