Diskuto:Presmaŝino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝenerala nomo de la artikolo, nun titolata "presmaŝino", prefere estu presilo, kaj la unua presilo inventita en 1442 de Johannes Gutenberg, movigita per muskola forto, certe ankoraŭ ne nomeblas "maŝino". Post la industriigo de libropresado la grandegaj aŭtomataj presiloj sendube nomeblas "presmaŝino", sed laŭ la stato de novembro 2015 nur la germana vikipedio diferencigas al du artikoloj, unu titolata ĝenerale "Druckpresse" (=presilo), la alia titolata specife "Druckmaschine" (=presmaŝino), kaj ĉiuj aliaj vikipedioj kontentiĝas pri unu ĝenerala artikolo. Evoluigi la nunan e-lingvan teksteton al du plenaj artikoloj ŝajnas al mi ioma lukso (kvankam tia detaleco ne estus malpermesata en vikipedio), sed en kazo de nur unu teksto ĝi pli ĝenerale nomiĝu "presilo". ThomasPusch (diskuto) 10:53, 12 Nov. 2015 (UTC)

Se oni detale rigardas, la problemo tute ne ekestis ĉi-tie, sed en la artikolo pri printilo, ilo por perkomputila kolorigo de paperfolioj, kiun iuj favoruloj pri laŭeble malmultaj Esperanto-vortoj ŝovis al titolo "presilo", tiel ke laŭ tiu artikolo nun "Presilo ... estas flankaparato uzata por surpaperigi informojn el komputilo. La historio de presiloj komenciĝas kun Charles Babbage, kiu en 1822 inventis la Difference Engine." La problemo estas ke presado kaj presiloj ekzistas ekde la unua presilo inventita en 1442 de Johannes Gutenberg, kaj se oni volas anstataŭigi la konceptojn de printado kaj printilo per dua signifo de la vortoj "presado" kaj "presilo", tamen ne malinventiĝas la unua, baza signifo de la vortoj. ThomasPusch (diskuto) 10:53, 12 Nov. 2015 (UTC)