Diskuto:Princlando super Volgo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi dubas ĉu tiu artikolo indas. Eble oni devas marki ĝin per marko forigenda.--kani (diskuto) 22:40, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi dubas. Ĉu iu fidinda ruso povas doni sian opinion? Jam okazas diskuto en Uzanto-Diskuto:Dima41 sed mia kono de la rusa estas tro magra por kompreni. PaulP@diskkont 05:51, 6 Maj. 2013 (UTC)
Saluton. Ankaŭ mi dubas pri la artikolo, sed ankaŭ pri ĝia titolo. La prepozicio "super" ŝajnas al mi rekta traduko laŭ la rusa lingvo. Jen plia kialo pripensi eĉ forigon. --Tlustulimu (diskuto) 07:12, 6 Maj. 2013 (UTC)
Saluton. Laŭ mi, ĉi-artikolo ne estas grava, sed ĝi estas unu el nemultaj artikoloj pri Samara provinco. Tial mi ne vidas sencon por forigi tuj la artikolon. Krome, ĝia aŭtoro kreis ankaŭ la artikolon kiu rakontas pri simila temo sed priskribas reale ekzistantan insulon. Ĉi tie nomo "super Volgo" signifas "ĉe (aŭ apud) la rivero Volgo" en unu el eblaj ruslingvaj variantoj. Do, verŝajne la artikolo estas alinomiginda. Kaj estus tre utile aperigi aliajn artikolojn pri Samara provinco. Uzanto:Dima41