Diskuto:Program

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la teksteto, la sola numero de la dua menciita teatrogazeto en julio 1927 estis redaktita de Jenő Klein kaj György Klein. La ligilo György Klein bluas, sed la ligita persono estas hungaro kiu naskiĝis en 1925 - tiu knabeto certe en aĝo de du jaroj antaŭĝojis pri estonta iro al infanĝardeno kaj ne redaktis teatrogazeton. Sendube la nomo oftas inter hungaroj, kaj iu alia György Klein jes ja redaktis la gazeton, sed la nun blua ligilo ŝajnigas malĝustan teman ligon. Mi simple forprenas la internajn ligilojn, kiuj ne gvidas al artikoloj. Kiu havas pliajn informojn, estas bonvena aldoni ilin, sed nun la informoj, el nur unu hungarlingva fonto, ĉiukaze estas tre malmultaj, kaj ne eblas elsuĉi el tiu fonto pliajn sciojn. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]