Diskuto:Provinco Okcidenta Kazaĥio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la ekstera fonto http://www.stat.gov.kz/getImg?id=ESTAT081783 de la nacia statistika oficejo, citita ekzemple en la rusa vikipedio, la regiono en 2014 havis iom pli ol 74 procentaĵojn da kazaĥaj loĝantoj, kaj la restaj procentaĵoj dividiĝis inter ĉiuj aliaj etnoj (ĉu slavoj ĉu aliaj). Do ne (almenaŭ ne plu) ĝustas la frazo ke la "plimulta loĝantaro estas slavoj". Necesas elpreni tiun frazon, kaj probable plej bonas rekte enkonstrui la tabelon kun la ciferoj de 2014 el la rusa vikipedio, por eviti iujn mitojn. Mi faros tion, estante politike tute neŭtrala kaj nek patriote rusa nek patriote kazaĥa - sed mi pli kredas je la aktualaj naciaj statistikoj (kaj ĉi-tie je la rusa vikipedio) pli ol je iuj senfontaj asertoj en nia vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 08:21, 4 Mar. 2016 (UTC)