Diskuto:Rimo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial tiu stranga frazo "ofta precipe je rusoj"? Ĉu oftas radikrimoj en Rusa poezio? Tiukaze tio estas fakto trovenda sub Rusia poezioRuslingva poezio - ĉi-tie ĝi ŝajnas iom apud-teme.

--Bab

Kaj ankaŭ: "ĉi tiu rimkutimo ŝajnas tute maltaŭga por Esperanto, kie la finaĵoj estas klare elparolataj kaj devas esti ne englutitaj" estas persona opinio, kian ne decas enmeti en enciklopedian artikolon (vd. Neŭtrala vidpunkto). Ne temas ja pri "englutiĝeco" de finaĵoj, sed de rimsistemo alternativa al la tradicia plen-rima: ĝuste ke la vortoj nur duone rimas estas ĝia trajto, malplaĉa al kelkaj, interesa kaj alloga al aliaj.

En la artikolo ni menciu nur la ekziston de diversaj rimsistemoj, ne juĝu ilin laŭ niaj propraj preferoj.

--Bab


Chuck Smith petis min, ke mi provu enmeti Enciklopedion de Esperanto (Budapest 1933), por ke Vikipedio povu aktualigi kaj kompletigi la malnovan version, ĉar multo okazis dum la lastaj 70 jaroj. La supre menciitaj frazoj (ofta ĉe rusoj, maltaŭga por Esperanto) estas prenitaj el tiu EdE 1933 (p. 466). Mi fakte eksperimentas, kiel fari la aktualigon, ĉu konservi la malnovan tekston (pro pietato) kaj nur kompletigi ĝin aŭ ĉu nur lasi sin inspiri pri la temoj kaj fari tute novajn klarigojn? La afero ankoraŭ kristaliĝas.

Miroslav MALOVEC