Diskuto:Rolf Hochhuth

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ke Rolf Hochhuth en Esperanto nomiĝus Rolfo Hoĥhuto, laŭ mia impreso nur estas la persona opinio de la germana esperantisto Richard Schulz (1906-1997): li proponis tiun esperantigon en Scienca Revuo 1 1985, paĝo 10. La sama emerita instruisto ankaŭ inventis sennombrajn aliajn esperantlingvajn nomigojn de nacilingvaj nomoj. Sed tio kion iu individuo opinias ankoraŭ ne estas fakto: necesus referencoj de esperantlingvaj libroj de li, kiuj uzas tiun nomigon, kaj artikoloj en la internacia esperantlingva gazetaro kun tiu nomo, kiuj publike konatigis la esperantigon, kaj almenaŭ mi trovis nenion tian. Tial mi proponas formeti la "esperantigon", kiu laŭ mi en Vikipedia lingvaĵo nomendas "originala esplorado", do persona fantaziado. ThomasPusch (diskuto) 13:39, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]