Diskuto:Roza

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi, viola kaj roza rilatas al la floroj, por la koloroj oni dirus violkolora kaj rozkolora..

Laŭ PIV ne. "roza" kaj "viola" estas ekzemploj de la multaj homonimoj de Esperanto. Komparu ankaŭ "oranĝo": 1. frukto. 2. koloro. Ĉiuj rozoj estas rozkoloraj, sed ne ĉiuj rozoj estas rozaj... Bab 08:55, 27. Sep 2004 (UTC)

La PIV estas nur la PIV, bonega referenco, sed nek fundamenta nek enciklopedia. Miaopine estas bone eviti konfuzaĵojn en enciklopedio. Do pli bone se la artikolaj titoloj de koloroj estus ruĝo, verdo, bluo, kaj ne roza, sed rozkoloro, ne viola, sed violkoloro, ktp.

Miaopinie "rozkoloro" ktp. estas pezaj vortoj nur uzendaj en kuntekstoj, kie eblas konfuzo kun "rozo" ks. Pli bone "malva", "roza", "viola", "oranĝa" kaj "turkisa" ol "malvokoloro", "rozkoloro", "violkoloro", "oranĝkoloro" kaj "turkiskoloro".
Sed kion pensas la ceteraj vikipediistoj? Bab 09:28, 27. Sep 2004 (UTC)

rozo (koloro)?

Ne. Laŭ mi rozo ne estas koloro. Nur la adjektiva formo roza povas priskribi koloron. Simile estas ĉe multaj aliaj vortoj. Ekzemple, jenaj vortoj povas priskribi koloron: kaŝtana, kupra, lilia, sukcena, ... Lingvano 14:27, 19. Jun 2005 (UTC)

Ĝi estas iom simila al la kazo de la vortoj por lingvoj. Ofte, la lingvo de angloj estas simple la angla. Same, la roza estas koloro, sed la substantiva formo rozo estas floro. Eble, rozecorozeco (koloro) taŭgus kiel alidirektiloj malpli peza ol rozkolora. -Amika Babilfrenzo 02:52, 3. Dec 2009 (UTC)