Diskuto:Sântana

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Tlustulimu: Cetere vi rimarkis, ke mi ne ekuzis la lingvoŝablonojn en la unua frazo, kiam mi ektuŝis la paĝon hieraŭ. Mi tute ne kontraŭas ke vi ekuzigis ilin, sed mi faris mian ellason intence. Kun lingvoŝablono, la teksto komenciĝas

antaŭe ĝi tekstis

La diferenco estas ke la unua frazo akcentas ke la rumana nomo estas la norma, normala, grafike elstarigita, kaj la hungara kaj pliaj nomoj estas nur alternativaj, duarangaj nomoj, kiuj multe malpli elstaras kaj estas per la klinitaj literoj signataj kiel "fremdlingvaj", dum la rumana nomo estas ankaŭ la esperantlingva titolo de la esperanta paĝo. Dume la dua signas, ke la diverslingvaj nomoj estas egalrajtaj. Tio iusence justas en loĝlokoj kiuj dum jarcentoj estis je 95 % (aŭ ankaŭ per simpla plimulto) loĝitaj per rumaniaj hungaroj, per banataj ŝvaboj, slovakoj aŭ per transilvaniaj saksoj aŭ nun eble ankoraŭ je 60 aŭ 80 % hungarlingvaj. Tiun grafikan pliakcentigon de la rumana nomo oni ankaŭ ne povas ripari per {{lang-hu|'Újszentanna'}} aŭ '{{lang-hu|Újszentanna}}', kio nur rezultus en hungare 'Újszentanna' aŭ 'hungare Újszentanna'. Kvankam tion oni ankaŭ povas nomi speco de subteno de malplimulta patriotismo, ĝi estas nur ioma kontraŭpezo al tio ke oni realpolitike tre referencas al la naciisma konkerinta ŝtato, kiu en esperantlingva teksto ĉiam estas la unua el pluraj diverslingvaj nomoj, kaj ankaŭ decidigas la esperantlingvan paĝotitolon. Do mi pensas ke valoras havi la justecon lasi la () duan variaĵon en paĝoj pri la tradicie multetna Balkano, kaj ankaŭ en aliaj mondopartoj kie estas similaj situacioj, kaj krome ŝpari ke vi devas investi vian administran libertempon por postkorekti la pli ol 4200 paĝojn pri rumaniaj loĝlokoj. Laŭ mi por rapide trakti la paĝojn pri ĉiuj multegaj rumaniaj loĝlokoj, teknike nepras ke la kategorioj pri urboj, komunumoj kaj vilaĝoj (do komunumopartoj) devas esti apartigitaj, ne ke ĉio enĵetiĝu en la kategorion pri vilaĝoj. Tiu ĝustigo pri la "tekstaj ujoj", kaj sekva aldono de duonfrazo pri la aktuala loĝantaro, ne nur tiu de 1910 kaj 1992, kaj kie mankas aldono de distrikte diverseta {{informkesto urbo}}, kaj kie sencas meto de {{oficiala retejo}} kun lingvokodo(j) indigas ankaŭ administran laborinveston, sed la ĝustigo de egalrajtaj urbonomoj aŭ rumanisme akcentitaj estas redakta reflekso, sed ne estas rekta plibonigo. ThomasPusch (diskuto) 09:47, 25 apr. 2024 (UTC)[Respondi]