Diskuto:Sabato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikoloj sabato kaj ŝabato prezentas kune la vorton "ŝabato" kiel la normalan Esperantan vorton por la ripoztago de la abrahamaj religioj. En la realo oni tamen uzas preskaŭ ĉiam "sabato" por tio, dum "ŝabato" estas tre malofte uzata (laŭ miaj spertoj). Mi pensas, ke iel la du artikoloj devas esti reredaktitaj por pli konformi al tiu reala uzo. Mi ne proponas, ke "ŝabato" estu tute forigita - certe ne. Sed ĝi ŝajnas al mi esti bonintenca kaj eble eĉ tre bonvena propono, pli ol reale uzata vorto.