Diskuto:Saddam Hussein/Arkivo2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere Hussein ne estas familinomo? Do liaj filoj Udai kaj Qusey (ĉu?) ne estas Udai Hussein,...? -- :)

Ŝajnas ke la familinomo estas AL-MAJID (al-Tikriti). Saddam estas la unua antaŭnomo, Hussein dua antaŭnomo kiun portas pluraj viroj en la familio. (Ĉu la filo de Georges BUSH ne nomiĝas Georges BUSH? Georges tamen ne estas ilia "familinomo".)-- ArnoLagrange 06:23, 25. Apr 2003 (UTC)

Ĉi tiu artikolo aperas neneŭtrale, laŭ mi. La foto estas ŝanĝenda: bildo de Saddam Hussein pafile pafanta aeren apenaŭ objektive montras ĉi tiun homon. Mi ne celas kaŝi la fakton, ke multaj homoj murdiĝis dum lia reĝimo, sed tia ĉi bildo same mislokas kiel bildo de George BUSH ludanta golfon, ekzemple. Bab 18:46, 15. Dec 2003 (UTC)


Vidu en la anglalingva estas kolekto da diversaj bildoj (jen reĝece, jen kiel kultaĵo, jen almozule). Neŭtralecon oni eble atingas montrante diversajn bildojn. Arno Lagrange 04:08, 16. Dec 2003 (UTC)


Nu, mi pensas ke por tute neŭtrale montri homon, oni devas montri ŝlin senvesta en malstreĉa korposinteno. Tamen, ĉu la vikiuzantoj sufiĉe kuraĝas por tio? :-) Bab 13:02, 17. Dec 2003 (UTC)
(Verŝajne "tuta neŭtraleco" ne estas dezirinda. Oni ja devas montri la diversajn bildojn aŭ ideoj kiuj ekzistas pri li. Vi pravas.)

Laŭ la angllingva Vikipedio, Saddam estas la familia nomo, kaj ne la individua. Tial mi ŝanĝas ĝin. -- Gabriel BEECHAM 16:41, 17. Dec 2003 (UTC)

El en:Saddam Hussein : Hussein is not a surname in the Western sense, therefore it is correct to use Saddam, not Hussein, as a short form of the name.
Ĉu vere short name por vi signifas familia nomo ? Bv legi kio estas en la komenco de la diskuto. Laŭ mia kompreno Saddam estas kiel Napoleono aŭ Elizabeto kiujn oni povas uzi sole por mallonge nomi tiajn personojn. Tamen Napoleono ne estis la familia nomo de la franca imperiestro, eĉ se liaj filo kaj pranevo ankaŭ nomiĝis same. Arno Lagrange 17:05, 17. Dec 2003 (UTC)
Bv legi Skribado de nomo kie estas klarigita (germane) pri arabaj nomoj. AL
Do, ĉu iuj ajn arabujanoj ĉeestas, kiuj scias la ĝustan nomon? --Gabriel BEECHAM 18:19, 5. Jan 2004 (UTC)

Ĉi tiu nomo laŭ mi estas tro eŭropcentrisma. Ĉu ne devus esti "Sadam Husejn"? Mi nun tradukas filmon esperanten kaj tial bezonas internacian formon de lia nomo... --Chuck SMITH 09:18, 8. Feb 2004 (UTC)

Oni ne eblas skribi arabajn vortojn korekte kun latina alfabeto! Saddam Hussein arabe estas: صدام حسين, tio estas S-D-'-M H-S-J-N. Sed arabe havas du "S", du "D" kaj du "H". (Dialekte ankaŭ povus havi tre "D" kaj tre "S"). Por legi araban vorton oni DEVAS scii, kiel estas pronuncio, ĉar oni ne scribas vokalojn. Araba lingvo nur havas "A", "I" kaj "U", sed oni povas pronuncii ekzemple "A" ankaŭ "E" aŭ "O". Sed oni scias kiel "S", "D" aŭ "H" estas sribita. Kiel formo de "S", "D" aŭ "H" estas skribita estas pli grava kiel vokaloj. Pro tio tenti skribi "Saddam Hussein" korekta estas rideble. La unua formo skribi Saddam Hussein korekte estus uzi unu de la multaj sistemoj por skribi araba lingvo latine: ṣdʾm h.syn , s?dam X\syn aŭ Sd'm Hsjn aŭ en aliaj sistemoj! Ekzemple germane: Saddääm Hossein aŭ france: Saddèèm Hossèïn, angle: Sawddam Ho-sane aŭ Sudd-am Hoo-sign ne estus pli malbona. Multkolorbirdo 11:55, 8. Feb 2004 (UTC)


La transliterumo "Saddam Hussein" en esperanto aspektas stranga por mi (anglolingvano).
Ĉu la "s" en حسين "Hussein" vere estas duobla (kun taŝdid)? Se ne, kial ni uzas du s-ojn ("ss") ĉi tie, en esperanta teksto? Unu "s" sufiĉas, ĉu ne?
Ali-teme, en esperanto "ei" soniĝas kiel du vokaloj. Temas ĉi tie pri diftongo, ĉu ne? Ĉu ni ne devus skribi "aj" aŭ "ej" anstataŭ "ai" aŭ "ei"?
Jes, ne estas "korekta" maniero skribi arabajn nomojn en esperanto, sed ĉu iuj manieroj ne taŭgas pli ol aliaj? -- Jmb
Ĉu iu arabeparolanto povas klarigi la aferon? Bonvolu skribi la plej bonan esperantan prononcon de lia plena nomo, kaj ni uzos mallongigon de tio en la artikolo-nomo. Ankau, kiu(j)n nomo(j)n ni majuskligu? Aliaj arab-temaj artikoloj bezonas tian prononco-klarigon, ekz. Al-Qaeda, Usama BIN LADEN. -- Gabriel BEECHAM 16:48, 20. Jun 2004 (UTC)