Diskuto:Sankta Semajno en Sevilo
alia problemo: ĉu oni diros E-e Sevilo aŭ Sevilio, aŭ Seviljo ? En la artikola Hispanio la ligo estas metita al Sevilo.
- Gugla serĉo per
- "kaj Sevilo" montras 75 eltrovojn
- kaj per "kaj Seviljo" : 19.
- Ambaŭkaze la unua eltrovaĵo estas : Ĉu Sevilo aŭ Seviljo? !!!
Do pluesplorenda ! Ĉiukaze bonvolu ne fuŝi ekzistantan ligon al Sevilo sanĝante ĝin al Seviljo ĝis kiam tiu artikolo ne jam ekzistas. Mi proponas konservi la ĉefartikolon sub Sevilo kaj igi Seviljo redirektilon (#REDIRECT[[Sevilo]]). Ĉu bone tiel ? Arno Lagrange 11:37, 18. Mar 2004 (UTC)
- Laŭ mia kompreno Sevilo estas la tradicia formo. Ĝi laŭas la eŭropajn lingvojn (Il barbiere de Seviglia, Cadillac Seville). La hispana prononco estas [sebija], kiel diras Trevisan. Sevilio taŭgas por la provinco Sevilla.