Diskuto:Sankta Triunuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto "katolikismo" vokas nun la ideon pri la certa parto de la moderna kristanismo, sed ja kontraŭ la arianismo batalis la tuta tiama eklezio, inkluzive la orientan, kiu fakte nun estas la Ortodoksismo. Estus utile trovi pli taŭgan vorton. Ĉu vere Aŭgusteno verkis plej bonan traktaĵon tiu-teman? Oni ne forgesu la verkojn de la orientaj patroj, kiaj Gregorio la Teologo, Basilio la Granda kaj Gregorio el Nissa.

Vere Aŭgusteno verkis De Trinitate, en kiu emas trovis signojn de la triunuo en la estaĵoj: ekzemple en la homo: menso, volo, memoro, en la sama subjekto tri fakultatoj. Temas, certe, laŭ li, pri analogioj aŭ spuroj de la kreinta mano de la Trinuo.


Ludovica ne sukcesas igi decaj la grafiajn citaĵojn de EKSTERAJ LIGOJ en la dokumento ĵus rielaborita. Kiu bonvolu... taŭgigi? Ludovica

✔ Farite --PaulP@diskkont 10:33, 24. Jun 2009 (UTC)