Diskuto:Saul Friedländer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi baze volis ĉi tie nur reĝustigi du eksterajn ligilojn, kiuj intertempe malaktualiĝis. Sed: La "biografio" ĝis nun konsistis el nur unu frazo, multe tro malmulte por artikola ĝermo. Mi tial vastigis la tekston per naŭ pliaj biografiaj frazoj, baze adaptitaj laŭ traduko de la koncerna hispana teksto (kun du adaptoj), simple ĉar tiu hispana teksto pli koncizis ol la germana, franca aŭ angla tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 08:46, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere li dum la milito tute ne kaŝiĝis en "Montfalcon", sed en Montluçon - jen iu en la hispana teksto simple miksis la du iom similajn nomojn de loĝlokoj. ThomasPusch (diskuto) 09:25, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]