Diskuto:Sergej Martinson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naskiĝdato[redakti fonton]

Saluton. Ŝajne estas problemo kun la naskiĝdato. Se mi uzas la nun tie metitan daton en la ŝablono {{JULGREGDATO}}, ĝi kalkulas ne la 25-an de januaro, sed la 26-an de januaro, kiel daton laŭ la malnova kalendaro. Do, mi pensas, ke la informo en la angla vikipedio estas ial fuŝa. Krome en la rusa artikolo legeblas alia dato, nome 6-a de februaro resp. 25-a de januaro 1899. Do, kio nun ĝustas? Jen kion la ŝablono kalkulas:

  • kun 6-a de februaro 1899: 25-a de januaro[jul.]/ 6-a de februaro 1899[greg.]
  • kun 7-a de februaro 1899: 26-a de januaro[jul.]/ 7-a de februaro 1899[greg.]

Ĉar ambaŭ alilingvaj artikoloj ne havas referencon pri la naskiĝdato, ni devus kontroli per ekstervikipedia fonto, se eblas. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 18:55, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]