Diskuto:Seulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉefa titolo devus esti Seulo, kiu estas sufiĉe firmigita esperantigo, anstataŭ la franceca Seoul --Tonyo 16:24, 3. Maj 2010 (UTC)

Kiel oni prononcas la nomon de la urbo en korea lingvo? --Hans 04:27, 21. Jun 2010 (UTC)

La korea prononco estas "soul" (dusilabe kaj kun akĉento sur la unua silabo, do ĝuste kiel oni en Esperanto devas prononci "soul"). La literkombino "ou" en Seoul eble aspektas franceca al eŭropanoj, sed tute ne estas de franca deveno. La silabigo estas "seo-ul", kaj "eo" estas en la transskribo de la korea lingvo la maniero indiki malfermitan variaĵon de "o" (tamen tute ne duvokaleca).
Laŭ la prononco, la plej logika Esperantigo estus "Soulo". Tamen ial enradikiĝis la Esperantigo "Seulo", laŭ la kutima latinliterigo de la urbonomo. La Esperantlingvaj retserĉilaj trafoj por "soulo", kiujn mi trarigardis, temas nur pri muzikspeco kaj neniam pri la sudkorea ĉefurbo. Do kvankam mi tre malkontentas kun la Esperantigo "Seulo" anstataŭ la pli logika "Soulo", mi nun ne proponas ŝanĝi la titolon. Tamen mi mencios la korean prononcon en la artikolo, kaj esperas, ke iuj Esperantistoj ekuzos la Esperantigon "Soulo", tiel ke ni povos iam mencii ĝin ĉi tie, kaj eble eĉ iam ŝanĝi la titolon de la artikolo. Marcos 10:27, 2 Nov. 2011 (UTC)
Eĉ se la logika transliterumado estus estinta "Soulo", krom la kutima uzado de "Seulo", precize post la kasta seula UKo en 2017 miloj da esperantistoj uzis nur tiun lastan nomon kaj neniam mi aŭdis aŭ legis tie la supozitan esperantigon "Soulo", kiu kiel Marcos diris estas tre uzata por muzikstilo. Krome sen kono de Hangulo mi konstatis, ke pli ĝusta literumado estus ne "Soulo" sed "Seoul" mem. Kvankam pli certajn detalojn mi ne konas.--kani (diskuto) 16:12, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]