Diskuto:Skandinavaj lingvoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo diras la jenon:

Tamen, norvegoj, svedoj kaj danoj ankoraŭ tiom bone komprenas unu la aliajn, ke multaj lingvistoj opinias, ke fakte estas nur unu lingvo.

Mi ŝatus vidi efektivan fonton por tio: Kiuj (multaj) lingvistoj efektive esprimis ion tian? Kie? Kiam? Se tiaj fontoj mankas, tiu aserto estu forigita el la artikolo.

Efektive la distingo inter lingvo kaj dialekto estas distingo, kiu malmulte interesas lingvistojn. La kialo estas, ke tiu distingo ne estas lingvistika, sed politika kaj kultura, kaj sekve lingvistoj malofte diras iojn ajn definitivan pri tiaj okazoj.

Bertilo WENNERGREN

"Multaj" estis erara troigo. Mi legis tion ie (aŭ eble aŭdis radie), sed nun ne povas retrovi la fonton, do mi mildigis la aserton. Ĉu bone nun? Alikaze, bv. mem reverki! :-)

--Bab

Nu, tre indas skribi ion pri la granda simileco de la diversaj formoj de Skandinava lingvaĵo. Efektive ili estas inter si tiom similaj, ke principe eblus senprobleme ilin rigardi kiel unu solan lingvon, kaj teorie eblus doni al ili unu solan normformon por skribado (kaj eble ankaŭ por parolado). La kialo, ke oni tion ne faris, ne estas ia kreskanta malsimileco, sed nure kaj sole la fakto, ke ekzistas tri malsamaj ŝtatoj. Se Norvegujo kaj Svedujo ne ekzistus, sed nur unu sola regno, tiam certe estus nur unu sola normlingvo por ĉiuj diversaj Norvegaj kaj Svedaj dialektoj. Se en tiu imagata Skandinava ŝtato enestus dekomence ankaŭ tiuj partoj de Skandinavujo, kiuj nun konsistigas Danujon, tiam plej verŝajne ankaŭ la Danaj parolformoj estus inkluzivitaj en tiu Skandinava lingvo.

La kialoj estas, kaj ĉiam estis, precipe politikaj. Tiel estas ĉie en la mondo, pri ĉiuj lingvoj (kiuj estas skribataj).

Nu, kiel precize verki? Tio estas malfacila demando. Eble mi ion skizos... (Eble mi jam faris skizon ĉi-antaŭe...)

Bertilo WENNERGREN

---

Mi forte pledas por la artikolonomo "nordĝermana lingvaro" kun redirekto de "skandinava..." (krom la germana kaj finna la plej multaj vikipediobranĉoj tiel faras), pro unueco al la artikolonomoj okcidentĝermana kaj orientĝermana lingvaro.

ThomasPusch 17:09, 19. Aŭg 2008 (UTC)