Diskuto:Slovakia Esperanta Junularo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝis almenaŭ la fino de la 1990-aj jaroj ekzistis antaŭa landa sekcio de TEJO en Slovakio. La artikolo en sia nuna formo supozigas ke TEJO-aktivado en la lando nur komenciĝis en 2003. Sed tiel klare ne estas. eblus aldoni apartan artikolon pri la antaŭa organizaĵo, aldoni ĉapitron "Historio" kun koncernaj informoj al tiu-ĉi teksto.

ThomasPusch 10:01, 1 Okt. 2011 (UTC)

Mi timas ke apenaŭ iuj hodiaŭ aktivaj junaj slovakaj esperantistoj scias detalojn pri tiu antaŭa generacio kaj ilia agado. Mi ankaŭ ne scias, kiom multaj el la nunaj SKEF-aktivuloj fakte jam antaŭe en sia junaĝo aktivis en ĝi. Tial, ĝis kiam troviĝos iu kiu povos disponigi sian rakonton, aŭ ĝis kiam iu ekz. en la arĥivo en Plevník eltrovos malnovajn dokumentojn pri la agado de tiu antaŭa organizo (eĉ simple iliaj bultenoj ŝajne sufiĉus), verŝajne tia historia sekcio ĉi tie ne aperos, kvankam mi ja plene konsentas ke ĝi estas dezirinda. Almenaŭ ĉe Ĉeĥa Esperanto-Junularo ni jam sukcesis tion fari, sed ankaŭ tion plejparte aranĝis mem homoj el tiu antaŭa generacio, kaj mi kvankam unu el la fondintoj de la nova organizo nur iom kontribuis pro mia persona interesiĝo pri la historio de la antaŭa nialanda junulara movado. Se hazarde vi mem havas ajnajn informojn pri la agado de la antaŭa LS en Slovakio, ĉu eble vi ŝatus starti tian historian sekcion, kaj eble instigi aliajn al kunlaboro? Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:51, 18 Apr. 2012 (UTC)