Diskuto:Slow Food

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La titolo de ĉi tiu paĝo havas du problemojn:

  • Unue, la sufikso "ec" tute ne taŭgas ĉi tie. Devus esti aŭ "ad" aŭ "aĵ" (la unua estas pli logika, la dua pli simila al la angla esprimo).
  • Due, la radiko "lant" estas ne vere enradikiĝinta en la kutiman uzon. Oni kutime uzas la kunmeton "malrapid".

Laŭ mi ni do uzu "Malrapida manĝado" (aŭ eble "malrapida manĝaĵo") kiel titolon. Kion pensas la aliaj? Marcos 17:22, 17. Maj 2006 (UTC)

Laŭ la freŝdataj opinisondoj ĉe la diskutejo, eble pli bonus la originale angla nomo "Slow Food" kiun mi ŝanĝis. Sed pri la nomo, mi opinias ke "malrapida manĝo" estas iom... longa! Ni ja uzas "malrapida" prefere ol "lanta" en la kutima konversacio, sed kiam temas pri tia vortkunigo, "lanta" estas laŭ mi multe pli oportuna. Sed mi ne volas ankoraŭ eki trolon. Ŝanĝu se vi deziras! --Internaciulo 17:37, 17. Maj 2006 (UTC)
Do, konforme kun la opinioj esprimitaj de aliaj Vikipediistoj en la diskutejo, mi nun removis la paĝon al la angla titolo. Marcos 18:17, 17. Maj 2006 (UTC)

Iam (o)ni emas traduki tro laŭvorte. Ĉu mi eraras opiniante, ke "trankvila manĝo" redonas pli bone la subkomprenatan ideon de "slow food" (ja ne temas pri malrapideco nur por malrapidi)? Slow Food estas certe la plej malbona solvo!!! Kie troviĝas la aludita "freŝdata opinisondado"?

Slow Food kontraŭ rapidmanĝejo[redakti fonton]

La similaj nomoj de angle nomitaj manĝaĵoj aŭ manĝejoj estas titolitaj strange: unu havas anglan titolon (Slow Food) kaj la dua esperantigitan. Aŭ estu ambaŭ anglaj aŭ ambaŭ esperantaj. Slow Food kaj Fast Food. Le Un I 11:04, 14. Maj 2010 (UTC)