Diskuto:Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi emus enskribi ĉapitron pri la nomo, ĉar ĝi varias depende de la fonto, ĉu kroniko, raporto, retpaĝo aŭ invitilo. La du unuaj fontoj enhavas la formon "Somera Esperantista Familia/Feria Tendaro", dum ke la du lastaj enhavas la formon "Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro". Mi preferas la mallongan formon kun Esperanto anstataŭ Esperantista. Ĉu devas esti klarigeto pri la nomaj variaĵoj en la artikolo? Kore --Tlustulimu 11:54, 7. Jun 2008 (UTC) ✔ Farite

Kiel malgranda kontribuo mi aldonas ĵus mem faritan libere licencigitan SVG-dosieron de la tendara emblemo, laŭ modelo de la malnova GIF-dosiero el la tendara retejo, sed grafike pli bonkvalitan. ThomasPusch (diskuto) 14:18, 18 Mar. 2016 (UTC)
Dankon pro la bildo, Thomas :-) Mi hodiaŭ mem kreis svg-dosieron, sed por la societa paĝaro, en kiu troviĝas informoj pri SEFT. Do, ne gravas, ke nun ekzistas eĉ du bildoj. Sed mian bildon mi verŝajne ne alŝutos al la komunejo. --Tlustulimu (diskuto) 10:43, 3 jul. 2018 (UTC)[Respondi]