Diskuto:Somera Olimpiko 2000

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto konsistas nur el du plej simplaj frazoj, la resto estas informkesto, unu listo kaj malmultaj grafikaĵoj. Tio apenaŭ sufiĉas por nomi la paĝon artikola ĝermo, kiu principe devus konsisti el almenaŭ tri frazoj. Sed bone, facile eblas aldoni trian frazon, por atingi la minimuman normon. Tamen, tiaj tekstoj kiuj estas artikola ĝermo kaj nur havas minimumajn informojn, kutime ne nepre devas havi eksterajn referencojn, por pruvi ke la Somera Olimpiko 2000 vere okazis en 2000, kaj per objektivaj dokumentaj fontoj pruvi ke ĝi entute ekzistis. Tial mi konsideras la nepran postulon pri fidindaj fontoj troigo, forprenas ĝin, kaj anstataŭe metas ŝablonon pri artikola ĝermo. Kompreneble fidindaj fontoj ĉiam bonvernas, sed ankoraŭ pli bonvenus iom pli da teksto, por ke entute io estas, kion eblas pruvi per fontaj referencoj. ThomasPusch (diskuto) 16:36, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]