Diskuto:Spokane (Vaŝingtonio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kia nomo[redakti fonton]

"Spokeno fiere sin nomas 'la Reĝina Urbo de la Enlanda Imperio'.''

Mi estas loĝinta en Spokeno mian tutan vivon, kaj fakte ne povas kompreni klare tion, kion signifas tiu ĉi nomo. Ĉu iu povas klarigi ĝin al mi? Mi ne vidas similan mencion en la anglalingva artikolo.

Ĝi estas rekta traduko de la (iama?) kromnomo de Spokeno: "Queen City of the Inland Empire". Kiam mi estis juna, tio estis ofte aŭdata, same kiel en tiu epoko ni seatlanoj nomis Seatlon "Queen City of the Northwest". Estas tute eble, ke (eventuale pro la gejkulturaj kromsencoj nun ĝenerale disvastiĝintaj pri la vorto "Queen") oni ne plu uzas la epiteton; en tiu kazo vi povas forigi ĝin, aŭ ŝanĝi la verban tempon al nomis. Ŝajnas, laŭ Google-serĉo, ke Baker City (Oregono) pli aktive uzas la saman kromnomon. Tamen, se vi bezonas pruvon, ke iuj uzas ĝin pri Spokeno, jen:

Lilac Festival History. Ĉu vi nun loĝas en Spokeno? Se jes, ĉu vi aktivas tie eksterrete en Esperantio? --Haruo 10:22, 20. Sep 2006 (UTC)

Bone, vidi kion signifas tio. Tamen mi ankoraŭ povas diri ke mi neniam aŭdi ĝin. Verŝajne la kialo estas ke ĝi estas iom pli aĝa esprimo, kiu estas tute komprenebla. Dankon pro la informo kaj la ligiloj. -- Andrew 03:04, 1. Okt 2006 (UTC)