Diskuto:Springer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni en decembro 2022 proponis movi paĝon Springer al Springer Science+Business Media, kun klarigo "formala nomo; pli konvencia inter aliaj Vikipedioj".

Mencio de la formala nomo kiel alidirektilo ja sencas, sed

a) titoloj en la esperanta vikipedio ne estu pli longaj ol necesas, kaj la titolo "Springer" tute sufiĉas (ne estas alia esperantlingva artikolo "Springer"), kaj
b) ili en la esperanta vikipedio havu laŭeble malmultajn fremdajn vortojn (do ne pli multajn fremdajn vortojn ol necesas).

Klare, la vorto Springer ankaŭ estas fremda, sed nur estas unu anstataŭ kvar fremdaj vortoj. Kaj neniu serioze proponus traduki la german-anglan hibridon "Springer Science+Business Media" per artikola titolo "eldonejo Springer por sciencaj kaj komercaj amaskomunikiloj". La retejo springer.com ankaŭ nomiĝas tiel kaj ne springer-science+business-media.comspringer-science-and-business-media.com - pro sama deziro havi laŭeble koncizan nomon. La alidirektilo de la oficiala pli longa german-angla hibrida titolo Springer Science+Business Media ja restos, tiel ke ĉiu ajn, ankaŭ ĉiu neesperantisto, povos daŭre trovi la tekston. ThomasPusch (diskuto) 13:09, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Despli ke la kompanio nur inter 1999 ĝis 2015 nomiĝis Springer Science+Business Media. En vikidatumoj la malnova nomo nur pro konvencio teniĝis, sed la nuna subkompanio en sia retejo germane prezentas sin kiel "Springer ist ein weltweit führender Wissenschaftsverlag [...]. Springer verlegt eines der größten Buchprogramme" ([1]) respektive angle "Springer is a leading global scientific, technical and medical portfolio [...] Springer has one of the strongest STM and HSS eBook collections and archives". Nenio plu pri "Springer Science+Business Media". ThomasPusch (diskuto) 13:29, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]