Diskuto:Streka vari-skala grafikaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La proponita e-lingva termino "Streka Vari-skala Grafiko", en ĉiutaga uzo certe minuskle "streka vari-skala grafiko", tenas la anglalingvan mallongigon SVG, sed sufiĉe malproksimiĝas de la angla originalo, kiu ja ankaŭ laŭvorte tradukiĝus al Esperanto kiel "skaligebla vektora grafikaĵo", ankaŭ mallongigebla SVG. Eble la vorto skaligi en senco de "ŝanĝi skalon" ne al ĉiu je unua rigardo tute klaras, sed sendube ĝi ne eraras. Tamen ankaŭ novinventita termino ne malpermeseblas, despli se ĝia uzo ekster vikipedio dokumenteblas per eksteraj referencoj. Tamen la silabo -aĵ- en la vorto grafiko (la arto videble prezenti objektojn per desegnaj linioj sur surfaco) nepre necesas, kaj por ne tentigi al misa uzo de troaj majuskloj ankaŭ rekomendindas en la unua frazo jam uzi minusklan nomon, do rezultas "streka vari-skala grafikaĵo". ThomasPusch (diskuto) 16:38, 22 Jan. 2016 (UTC)

Mi ĵus ŝanĝis la menciitan alternativan terminon al "skalebla vektora grafikaĵo", ĉar laŭ Komputeko ĝi estis ŝanĝinda. Krome enestis troa sufikso -ig-, ĉar laŭ la vortaro de Krause "skali" jam mem estas transitiva. --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 3 jul. 2018 (UTC)[Respondi]