Diskuto:Strekaj kanaoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne scias, ĉu “streka kana” vere estas la ĝusta vorto. Mi uzis ĝin, ĉar la artikolo jam estis tiel nomita. Sed ĉiuj aliaj lingvoj uzas la nomon “katakana”. Ĉu ekzistas oficiala Esperanta tradukaĵo? Ĉu oni ne povas lasi “katakana”, aŭ krei vorton (“katakano”, “katakanao”…)? Plie, la vorto kanao jam ekzistas Esperante, kaj ĝi ne estas la sama afero… Mutichou 13:04, 21. Jun 2007 (UTC)

Demandosignoj[redakti fonton]

Kion signifas tiuj bluaj demandosignoj? /?/ Plie, mi dubas, ĉu ȵ estas vera IFA-signo… Videble, la tabelo estas kopiita el franca Vikipedio. Ĉu eble la germana tabelo pli taŭgas? Mutichou 13:49, 14. Jun 2008 (UTC)