Diskuto:Subanena lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lingvo sialingve estas nomata Subanen, Subanon, Subanun, Kalibugan kaj Kolibugan, el kiuj la du unuaj variaĵoj ŝajnas plej uziĝi en aliaj lingvoj. La retejo Ethnologue laŭ stato de 2013 nomas kvar el la ses sublingvoj per titolo Subanen kaj du per titolo Subanon. Tiu "plimulto" igis min decidiĝi favore al e-lingva nomo "subanena lingvo", ne "subanona lingvo" (alidirektilo), des pli ke "-en-" ne estas kutima e-lingva sufikso, kaj tial la adjektivo pli rekoneblas kiel unueca radiko, ne dubigas pri "lingvo sub-an-on-a", do "de iu parto de membraro iusence malsupera", kio kompreneble estus sensencaĵo... ThomasPusch (diskuto) 21:53, 20 Nov. 2013 (UTC)