Diskuto:Sufikso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝanĝis la prefiksojn -iĉ- kaj -esk- de kategorio, ĉar mi pensas ke ĝi estas nevera kaj ke ĝi estas "ne tiel konataj/akceptataj", amabaŭ ili estas multe konataj/akceptataj. Mi atendas bonvole ajnan komenton. Ĝis--Masacroso 09:23, 17. Maj 2007 (UTC)

Tiu ŝanĝo estas nura opinio, kiu eble bazas sin sur observoj (precipe pri interreta lingvouzo, ofte iom bizara), eble ne. La ĉefa problemo tamen kuŝas en la tuta strukturo de la artikolo, kiu enhavas pure subjektivajn kategoriojn “Neoficialaj sed iom konataj/akceptataj” kaj “Ne tiel konataj/akceptataj”. Tiajn prefero-indikojn kiel “akceptata” oni tute forigu, same la “konateco” estas io evitinda, se ne troviĝas sciencaj faktoj. Prezentante la esperantan sufiksaron oni povas nete distingi nur oficialajn, la aliaj estas pli-malpli eksperimentaj (ekz. -iĉ kaj -esk). Povas esti, ke la strikte sciencajn, kiel la botanikan -ac, oni povas klasi aparte, se tiuj estas vere sisteme uzataj kaj ne nur eroj de kelkaj terminoj. PMEG donas bonan bazon por la enhavo. Oni ne utiligu Vikipedion kiel eksperimentejon de diversaj lingvaj ismoj. – Cetere, la artikolo, malgraŭ sia titolo, pritraktas nur Esperanton. --Surfo 10:12, 17. Maj 2007 (UTC)