Diskuto:T.A.T.u.

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tre ĉangreniĝis kiam mi trovis ke Yulia tinkturas la hararon! Ŝi ne estas vere flavruĝulino! Tio rompis mian koron... Roberto 18:20, 14. Jan 2006 (UTC)


Halo Petro, Ĉu vi ne estas tro-streĉita nuntempe? Vi refaris ĉiujn miajn korektojn.

  1. Yulia estas angla formo de Julia. Vi rekorektis ankaŭ aliajn esperantigojn - Ekzistas regularo pri transskribo de la rusaj nomoj, ellaborita de rusoj. (Yulia ne similas al entreprena nomo)
  2. Vi forigis, kiam mi volis krei apartan sekcion pri ilia diskografio. Do, nun bonvolu mem fari kaj listigi iliajn diskojn. Narvalo 18:30, 14. Jan 2006 (UTC)
Narvalo, mi scias pri tio. Viaflanke sufiĉis nur korekti la nomojn kaj daŭrigi. Vi korektis nur iliajn nomojn kaj samtempe vi forviŝis ankaŭ ligilojn al datoj de naskiĝoj. Mi komencis traduki laŭ la angla vikipedio atendante, ke iu daŭrigos. Venontfoje lasu hejme viajn mokajn komentariojn (fia sistemo, haha...). Se vi volis aldoni liston de iliaj diskoj kaj aliajn, bonvolu skribi. Petro 14. Jan 2006 18:55 (UTC)