Diskuto:Talmudo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Talmudo (hebree "instruo", "studo") estas unu el la sanktaj tekstoj de judismo. Male al la torao ĝi ne estas agnoskata de aliaj religioj. Judismo konsideras ĝin la parola (neskriba) formo de Torao, voĉe transdonita de la revelacio al Moseo ĝis la romia konkero de Jerusalemo. La Talmudo estis skribe fiksita nur post 70, kiam Romio konkeris Jerusalemon kaj detruis la Duan Templon, kaj la judoj timis eblan malaperon de la religiaj tradicioj. La Talmudo konsistas el kolekto de diskutoj inter saĝuloj (haĥamim) kaj majstroj (rabbi) pri la signifoj kaj aplikoj de la skriba Torao kaj esprimiĝas je du niveloj: Miŝnah (ripeto) kolektas la diskutojn de la malnovaj majstroj (ĝis la 2-a jarcento) Gemarah (kompletigo), ekestinta inter la 2-a kaj 5-a jarcentoj, provizas analizan komenton de miŝnah.