Diskuto:Teodoro Beza

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teodoro Beza, nur rabisto?[redakti fonton]

Mi ĵus rigardis la artikoleton, la ĝermon pri Teodoro Beza kaj konstatis, ke ĝi nur konsistas el la informo, ke li «estis posteulo de Kalvino, kiu en 1562 disrabis la monaĥejon de Sankta Ireneo en Liono kaj rabis kodekson kiu nun havas lian nomon (Codex Bezae Codex Cantabrigensis)». La esperantlingvaj legantoj ne rajtas scii pli.

La franclingva Vikipedio, multe pli longa kaj informodona, parolas alie: «Li ĝin forprenigis el la monaĥejo Sankta-Ireneo, antaŭ ol ĉi tiu estis detruita de fajro, kaj ĝin sendis al la biblioteko de la Universitato de Kembriĝo en 1581, kie ĝi estas de tiam gardata.» Tio estas ege grava: Francujo estis en tiu momento dronita en la prireligiaj militoj kaj Beza volis meti en sekuran lokon tiel valoran manuskripton; Anglujo estis tiurilate taŭga rifuĝejo. Paroli pri raŭbo estas polemika tono.

Mi povus traduki al Esperanto la franclingvan artikolon, sed mi volus esti certa, ke mia laboro ne estos poste neŭtraligita, alidire adaptita al la strikte katolika vidpunkto. Gustave G. 12:58, 28. Jul 2006 (UTC)

Bonvolu fari, Gustave. Mi dubas, ke iu "adaptos al la katolika vidpunkto". PaulP 12:47, 9. Aŭg 2006 (UTC)