Diskuto:Tornival-finna lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meänkielio[redakti fonton]

Kara ValtteriLahti12, viaj redaktoj en la teksto de vi ŝanĝita al titolo "Meänkielio" (temas pri la tornival-finna lingvo) estis ŝerco, ĉu? Vi ne povas simple aldoni al iu fremda vorto o-finaĵon kaj atendi ke temos pri Esperanta vorto. Aparte ne, se meze de la vorto estas litero kiu tute ne ekzistas en Esperanto. Per sama logiko vi povus preni la lingvon Lõunõeesti kiil kaj fari el tio "esperantan vorton" Lõunõe-estiki-ilo - estas o-finaĵo, sed tamen tute ne estas esperanta vorto! La esperanta vorto estas sudestona lingvo. Ĉu vi legas la finnan? Kiel al vi aspektus, se mi skribus la frazon "Esperantolla on noin tuhat äidinkielistä puhujaa" en formo "Eŝperäntõԓԓä ȱn nõin thuhat ǻiдinkielistä pühüjaa" ... eble en la finna ne ĝenas fremdaj literoj, en Esperanto jes ĝenas! Kaj ĉu vi ne rimarkas, ke la redaktinto antaŭ vi faris multajn eraroj en nur unu frazo? La vorto "ligvo" eble povas signifi "lingvo" kaj "skoloj" estas "lernejoj"... Anstataŭ inventi erarajn "esperantajn" vortojn estus via tasko ĝustigi la erarojn de tute konfuzitaj redaktantoj... Aŭ ĉu vi ne vidas la diferencon inter ĝusta kaj tute malĝusta vorto? Tiam eble estus pli bone nur legi kaj ne mem redakti paĝojn... Sed mi ne volas akuzi vin ke vi ne kompetentus. Sed la baza regulo estas: ne skribu iun ajn vorton, kiun vi ne trovas en Esperanta vortaro. ThomasPusch (diskuto) 21:39, 3 jul. 2022 (UTC)[Respondi]