Diskuto:Tosto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu ruso povas konfirmi la rusan formon? Mi ĉiam lernis, ke neniu ruso diras tion, sed ke plej ofte oni diras: Ваше здоровье. Ĉu?

Oni ĝenerale diras "За ваше здоровье" : (je via sano !). "Ваше здоровье" estas mallongiga formo : (via sano !). Estas verŝajne konfuzo kun aliaj slavaj lingvoj, kie oni ofte uzas la prepozicion "На" (aŭ "Na") tiuokaze. En la rusa, "На здоровье" pli ĝuste rilatas al manĝaĵo : (bonan apetiton!). Mi faras la korekton. --joloko 22:22, 29 Okt. 2014 (UTC)