Diskuto:Traceebleco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Traceo estas akso de projektita vojo aŭ fervojo, desegnita sur plano aŭ markita sur la tereno, kaj tracei signifas desegni la traceon de vojo sur plano, aŭ marki la traceon de vojo sur la tereno per fostenoj aŭ markŝtonoj. Do kie estas ligilo al metrologio. La nomo estas eble tute malĝusta. --Petr Tomasovsky 20:05, 22. Jun 2007 (UTC)

Eble spurebleco estus taŭga esprimo. Sendube estus utile meti intervikiajn ligilojn (fr:Traçabilité ktp.). – Umberto 21:29, 22. Jun 2007 (UTC)
Mi konsentas ke spurebleco estas pli taŭga termino. Ĝi aplikiĝas al multe pli ol metrologio. Ekzemple al la origino de varoj, kaj la fluo de komputilaj programoj ktp. (Guglu por "traceability" - vi trovos tre diversajn aferojn). Kiu reverkos la artikolon?. – Donald Rogers 23:04, 6 Nov 2007 (UTC)

Laŭ la difino en la "Vocabulaire Internationale de Metrolgie" (VIM) la angla vorto "traceability" estas "Eco de rezulto de mezuro aŭ valoro de normaĵo per kiu oni eblas ĝin komparu al difinitaj normoj, plej ofte naciaj aŭ internaciaj normoj, per nerompita ĉeno de komparoj, ĉiu kun difinitaj necertecoj" aŭ io simila laŭ mia tro rapida traduko.

Eble mi reverkos tiun artikolon, se neniu pli lerta pri la lingvo provas.

Steven K. Smith Usona Aerarmea Laboratorio pri Mezuraj Normoj


Mi enmetis artikolo por "spurebleco" kaj redaktis la artikolon pri BIPM anstataŭigi "spureblecon" por "traceeblecon" en ĝi. Mi esperas ke tiu artikolo estas pli bona, sed tiu ja estas mia unua provo verki vikipedian paĝon.

Steven K. Smith