Diskuto:Transitiva verbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anonimulo (kun kiu malfacilas diskuti) hodiaŭ skribis:

"En esperanto iaj verboj estas transitivaj aŭ netransitivaj laŭ siaj kuntekstoj."

Se tio signifu, ke la sama verbformo povas esti transitiva kaj netransitiva laŭ la kunteksto, ĝi estas erara (bonvolu prezenti kontraŭekzemplon, se vi havas). Se ĝi signifu, ke la objekto de transitiva verbo povas esti implicita ("mi kantas [ion]"), prefere oni diru tiel. Do mi proponas forigi aŭ pliklarigi la frazon, por eviti konfuzon. -- Aisano 22:43, 13. Nov 2010 (UTC)

Estimata neanonimulo, mi ŝategas vian recenzon, vi bone komprenis mian frazon. Ĝi aludas (al) verboj(n) de la PIV vortaro (jen transitivaj jen netransitivaj), pri kiuj estas signo (x) anstataŭ mallongigo (tr) pri transitivo aŭ (ntr) pri netransitivo. Vi pravas pri la verbo "kanti", kiu estas transitiva kun aŭ sen malimplicita objekto. Por klarigi mian esprimon, jen du ekzemploj.Valori (x):"miaj juveloj valoras", ĉi tie kiu gravas juveloj supozataj havi grandan valoron; "miaj juveloj valoras ducent eŭrojn" ĉi tie gravas la valoro, kiu egalas al ducent eŭroj (iumete malsama senco de la verbo). Estas kategorio de verboj, kiuj estas netransitivaj kaj kiuj estas uzataj kun prepozicio, sed oni povas ankaŭ forlasi la prepozicion kaj tiam uzi la akuzativon por la sama signifo. Danki (x):"mi dankas al vi pri via rimarko" aŭ se vi preferas "mi dankas vin pri via rimarko". Ĉu mi konvinkis vin?--DidCORN la 22-an de novembro 2010 9:45 (UTC)