Diskuto:Trinkmono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mistraduko[redakti fonton]

Laŭ mi "trinkmono" estas mistraduko el alia lingvo, la germana (Trinkgeld -> trinkmono). Ĝi neniel rilatas al trinki, do pli taŭga estas alia vorto, dankmono, donacmono, gratifiko, ktp. Hans Kamp (diskuto) 15:16, 2 Aŭg. 2015 (UTC)

@Hans Kamp: Ĝi estas eĉ traduko laŭ pliaj lingvoj:
  • napiwek (pole) de pić "trinki"
  • drikkepenge (dane) de drikke "trinki", penge "mono"
  • drikkepenger (norvege) de drikke "trinki", penger "mono"
  • dricks (svede) de dricka "trinki"
Do, kion fari? Krome la vorto estas trovebla eĉ en iomete malnovaj vortaroj kiel ekzemple la "Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto" de Krause el la jaro 1989, sur la paĝo 225, sub la kapvorto "Trinkgeld" (Alia traduko tie estas servmono), kaj en la Nova PIV, sur paĝo 753, sub la kapvorto "mono". Vikipedio ja ne kreu novajn terminojn, sed uzas jam ekzistantajn. --Tlustulimu (diskuto) 15:51, 2 Aŭg. 2015 (UTC)
(+) Pliaj lingvoj subtenas la formon:
  • přepitk (suprasorabe) de pić "trinki"
  • pśepijank (malsuprasorabe) de piś "trinki"
  • napojnica (serbokroata) de piti "trinki"
Do, mi dubas, ke estus kialo ŝanĝi la titolon de la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 2 Aŭg. 2015 (UTC)