Diskuto:Turingia Ardeza Montaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giorno2 en 2014 senkomente movis la artikolan titolon Turingia Ardeza Montaro al Turingia Skista Montaro, sen ŝanĝi la tekston, kaj sen konsideri ke ankaŭ ekzistas plia paĝo Rejnlanda Ardeza Montaro. Geologie, la konceptoj skisto kaj ardezo tre parencas. Sed se oni volus ŝanĝi la establiĝintan nomon "Ardeza Montaro", necesus argumenti, kaj se ŝanĝi, necesus konsekvence ŝanĝi la tekston kaj ankaŭ la rejnlandan artikolan titolon kaj artikolotekston... Sen ajna argumento, mi reŝanĝas la titolon al la origina nomo. ThomasPusch (diskuto) 21:50, 3 Jan. 2016 (UTC)