Diskuto:Tutanĥamono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu povas klarigi la lastan vokalon de la nacilingva nomo? En iuj lingvoj (angla, germana, ...) ĝi estas U, sed en aliaj lingvoj (franca, nederlanda, ...) ĝi estas O. Ĉu do en Esperanto estas Tutanĥamono, aŭ Tutanĥamuno?

- Mi ne scias ion ajn pri la egipta lingvo, sed en la semidaj lingvoj normale estas nur unu vokalo por niaj "o" kaj "u", kaj ĝi krome servas por "ŭ". Tial verŝajne ne eblas decidi, ĉu la moŝtulo mem proconcis sian nomon per "o" aŭ "u".

Se O kaj U estas la sama sono, kial ne "Totanĥamono"? Iam mi legis, ke oni preskaŭ nenion scias pri la vokaloj en la antikva egipta kaj inventis vokalojn, por ke egiptologoj povu prononci la vortojn. Eble diverslandaj egiptologoj inventis diversajn vokalojn.