Diskuto:UK 1987

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preparado de la Jubilea (cent jarojn post la Unua Libro) UK en Varsovio estis komencita de la estraro de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kiun prezidis d-ro Jerzy Leyk, kelkajn jarojn antau la Jubileo. La unua LKK, kiun proponis PEA, estis gvidata de d-ro Leyk, sed post la shtata interveno (probable pro la esperantista iniciato)en 1985 la tiama Estraro (kaj la Chefa Kosilio) de PEA chesis funkcii kaj anstatau ili estis starigita de la shtatinstancoj "provizora estaro" de PEA, kiun prezidis Włodzimierz Wesołowski. Tiu provizora estaro proponis novan LKK, kiu estis aprobita de UEA, preter la protestoj de la malnova PEA-Estraro kaj de multaj esperantistoj. La novan LKK-on prezidis Stanisław Świstak kaj la plej aktivaj LKK-anoj estis Roman Dobrzyński kaj Ewa Siurawska, kiu proponis imponan kulturan programon. En 1986 okazis eksterordinara landa kongreso de PEA, kiu elektis novan estraron, kun Roman Dobrzyński, kiel nova prezidanto. Novaj LKK kaj PEA-Estraro aranghis grandan shtatan suvenncion de la kongreso. Finfine la kongreso estis sukcesa, sed pluraj esperantistoj el Pollando kaj el eksterlando (ekzemple Neutrala Espernto-Movado de prof. Ivo Lapenna) bojkotis ghin. Mi estis la sola homo, kiu estis membro de ambau LKK-oj de la 72-a UK, kiel respondeculo pri la junulara (fakte abunda kaj sukcesa) programo. Tamen, se nun mi povus denove preni la decidon, mi ne estus enirinta la duan LKK-on. Jarosław Parzyszek